Orobio de Kastro (1617-1687) | ||
---|---|---|
"Amika intertraktado kun la klera judo Isaac Orobio de Castro pri la vero de la kristana religio", verko eldonita en 1735, kune kun Philippus van Limborch kaj Uriel Acosta.
| ||
Persona informo | ||
Isaac Orobio de Castro | ||
Naskiĝo | 1617 en Bragança, Portugalio | |
Morto | 7-an de novembro 1687 en Amsterdamo, Nederlando | |
Lingvoj | hispana • latina vd | |
Ŝtataneco | Hispanio Reĝlando Portugalio vd | |
Alma mater | Universitato de Salamanko Universitato de Tuluzo Universitato de Osuna, Sevilo, Hispanio[1] Universitato de Alcalá de Henares | |
Familio | ||
Dinastio | De Castro family vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo verkisto apologetikisto kuracisto universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Isaac Orobio de Kastro aŭ Balthasar Alvares Orobio de Castro estis portugala juddevena kuracisto, filozofo kaj sefardita verkisto. Li estis profesoro pri Medicino en la Universitato de Tuluzo kaj privata kuracisto de Antonio de la Cerda, 7-a Duko de Medinaceli (1607-1671). Li estis kondamnita al la Inkvizicio kiel ne konvertita judo fare de servisto sia kaj suferis tri jarojn da proceso kaj torturo, finfine estante juĝita por porti sanbeniton dum du jaroj.
Kiam infane, li estis prenita al Sevilo fare de siaj gepatroj, kiuj estis mahanoj[2]. Li studis filozofion en Alcalá de Henares kaj iĝis instruisto de metafiziko en la Universitato de Salamanko. Poste li dediĉis sin al la studo de medicino, kaj iĝis populara praktikisto en Sevilo, kaj kuracisto ordinare al la duko de Medinaceli kaj al familio preskaŭ parenca al la reĝo.
Edziĝinta kaj patro de familio, De Castro estis, pro instigo de servisto, kiun li punis pro ŝtelo, denuncita al la Inkvizicio kiel adepto de judismo, kaj ĵetita en malhelan kaj mallarĝan karceron, kie li restis tri jarojn, submetita al la plej teruraj torturoj.
Ĉar li persiste neis la akuzon, li estis finfine liberigita, sed estis devigita forlasi Hispanion kaj porti la sanbeniton, aŭ pentovestaĵon, dum du jaroj.
Li poste iris al Tuluzo, kie li iĝis profesoro pri medicino en la universitato, samtempe ricevante de Ludoviko la 14-a la titolon de konsilisto; sed, laca finfine de hipokriteco kaj disimulado, li iris al Amsterdamo ĉirkaŭ 1666, kaj tie faris publikan konfeson de judismo, adoptante la nomon "Isaak".
En tiu urbo De Castro daŭrigis la praktikon de medicino, kaj baldaŭ iĝis famulo, estinte elektita al membreco en la partoprenataro de la portugala parokanaro kaj de pluraj akademioj de poezio. Li mortis en Amsterdamo. Esther, lia edzino, mortis la 5-an de julio 1712.